Saluton kara partoprenanto,
nome de la organiza teamo ni bonvenigas vin al la arangxo kaj esperas ke vi same kiel ni antauxgxojas la eventon. Jen kelkaj informoj por vi antaux la evento.
Unua vespero – Loko:
La loko por renkontigxi vendrede estas antaux polica oficejo tuj apud la Hacxiko-elirejo de la stacio JR Shibuja (JR Shibuya Hachiko exit). De aliaj linioj vi ankaux povas trovi vian vojon gxis tiu elirejo. La statuo de la hundo nomata Hacxiko estas cxirkaux 50 metrojn for de la polic-oficejo (japane KOBAN), sed ni kolektigxos ne apud statuo, sed apud la polic-oficejo, cxar cirkauxajxo de statuo kutime estas tro hom-plena. Vi povos trovi nin per la facile videbla Esperanto-flago.
Antaux tiu oficejo ni renkontigxu je la 19a horo, bonvole ne malfruigxu. Se vi tamen malfruigxo, bonvole alvoku s-ron Tsukimori (numero estas sube).
La dua renkontigx-tempo estas je 17:45 en la sama loko. Atentu, ke pro manko de tempo ni povos longe atendi, do se vi malfruigxos al 17:45, bonvolu simple mangxi memstare kaj veni al la renkontigx-loko je 19:00. Tiuj, kiuj kolektigxos je 17:45, kune venos al japana rapid-mangxejo por vespermangxi.
Kontakteblecoj:
Se vi havos iujn probelojn pri alveno al la kongreso aux alian urgxan kazon, bonvole kontaktu:
Leo Sakaguchi (esperante, angle, germane, pole): *la telefonnumeron vi povas trovi en la retletero sendita al aliĝintoj
Seki Tsukimori (japane): *la telefonnumeron vi povas trovi en la retletero sendita al aliĝintoj.
Adresoj:
La adreso de la koncertejo (unua vespero) estas:
Ruby Room Club, Dogenzaka, Shibuya
Japan〒150-0043 東京都渋谷区道玄坂2丁目25−17
La adreso de la kongresejo (ekde sabato mateno) estas:
The University of Tokyo International Lodge, Shirokanedai Lodge
4-6-41 Shirokanedai, Minato-ku, Tokyo 108-0071
Se vi atingos la lokon (enirejo videbla de la starto) vi celu la C-konstruajxon. Tie prenante la dekstran sxtuparon supren vi jam vidos afisxojn pri la renkontigxo.
Akceptejo ekde sabato:
Post la eniro en la kunvenejon, bonvolu pagi vian kotizon, akcepti sakon kaj skribi vian nomon sur nomsxildo cxe la akceptejo.
Prizorgantoj:
Dum SEK vi povas turni viajn demandojn al prizorgantoj, kiuj surmetas rugxajn nomsxildojn.
Koncerto:
Por ekkoni la sonon de Jonny M vi povas jene senkoste elsxuti lian albumon “Pli ol Espero”:
http://www.jonny-m.org/download/pli_ol_espero.zip
Diskoj de Eterna Rima estos acxeteblaj cxe la koncertejo.
Programo:
Bonvole revidu la programon de la arangxo kiu nun estas en la fina versio:
Programo
Kontribuo al “Internacia vespero”:
Se vi mem volas kontribui en iu formo por la Internacia vespero kiu okazos dimancxe vespere, vi estas kore invitata prepari programeron (1minuto – 10 minutoj) kiu povas konsisti el ludo, arta prezento, kanto, skecxo, prelego, amkonfeso, …
Mangxoj:
Koncerne la mangxojn, ni havas sxangxon de plano. Origine ni anoncis 3 vespermangxojn inkluzivitaj al la partoprenkotizo, sed evidentigxis, ke provizi vespermangxon en la klubo efektive ne eblas, do ni sxangxis vespermangxojn al 2: sabate vespere en japan-stila drinkejo (Izakaya) kaj dimancxe vespere en kunvenejo (diversaj mangxajxoj inkluzive de pico). Vendrede ni anstatauxe proponas eblecon kolektigxi iomete pli frue kaj kune mangxi je propra kosto (300~800 enoj depende de via apetito). Ni petas vian pardonon pro sxangxo de la plano kaj esperas pri via bonkora komprenemo.
Nome de la tuta organizanta teamo ni deziras al vi bonan alvenon al la kongresejo kaj belajn tagojn en Tokio,
Leo Sakaguchi (organizanto)
Aparta mesagxo por partoprenantoj de la lingvokurso por progresintoj.
—————————————————————–
Mesagxo de via kursgvidanto (YAMAKAWA Syu^iti)
Al japanaj partoprenantoj:
Preparu unu aux du prelegetojn, 10- gxis 20-minutajn, pri io ajn
rilate al Japanio en Esperanto. Vi povas trovi aktualajn temojn el
jxurnaloj. Pli facile, vi povas elekti ajnajn cxapitrojn el la
Esperanta libro: “Sepdek-sep sxlosiloj por la japana civilizacio”
kaj resume raporti la enhavon. Prunteprenu la libron, se vi gxin
ne havas. Ideale, prelegetu nur kun helpo de notoj en via mano.
Se vi ne havas la memfidon tiel fari surloke, vi rajtas antauxe
skribi manuskriptojn kaj rete sendi ilin al via kursgvidanto por
kontrolado, kaj simple vocxlegi la tekstojn dum la sesioj. Post
cxiu prelegeto okazos demandoj kaj respondoj en Esperanto. Via
kursgvidanto donos lingvan helpon lauxbezone. De tempo al
tempo okazos ankaux ekzercigxo en interpretado.
Al nejapanaj partoprenantoj:
Estus tre bonvene, se vi preparus prelegetojn pri via lando.
Dum la sesioj bonvolu fari multajn demandojn al japanaj
cxeestantoj pri diversaj aspektoj de Japanio.
—————————————————————–